Brile bela, hela Helka, idinet' de Kalevala, iam, en la infanaĝo, la bovaron pelis paŝti. Gardis ŝi en bosk' arbusta bovidetojn kaj bovinojn. Jen, Teruro sendis ursojn, la diablo lupojn logis, kies dentoj diskarnadis bovidetojn kaj bovinojn. Brile bela, hela Helka, idinet' de Kalevala, hejmeniris plende, plore, dum la vojo ve-dirante. Ŝia patro en fenestro, panjo en la pord' demandas: "Kara filnjo, kial plendo? Vangojn larmoj kial lavas?" "Kara panjo, tial plendo: mi bovaron pelis pasti, gardis mi en bosk' arbusta bovidetojn kaj bovinojn sed Teruro sendis ursojn, la diablo lupojn logis, kies dentoj diskarnadis bovidetojn kaj bovinojn." Nun parolas panjo pete: "Ĉarma filnjo, ĉesu ploro, ĉar Teruro sendis ursojn la diablo lupojn logis, kies dentoj diskamadis bovidetojn kaj bovidojn. Sed vi povos pluve plori, infanet', se iros iam lup' en nian grandan korton, urso tra la pordo propra, porti for vin, kara filnjo. Lup' en formo de fianĉo, urso sub la masko svata." |